Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Esperantio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-06-19. -]

Leonard OrbanLeonard Orban, la ano de Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, dum vizito en Hispanio eksplicite kontraŭis la ideon pri Esperanto aŭ alia komuna lingvo por Eŭropo.

La komisionano pri multlingveco dum sia vizito en Hispanio partoprenis en la debatforumo Foro de la Nueva Sociedad (Forumo de la Nova Socio) kaj anoncis ke Eŭropa Unio intencas ekde la venonta jaro stimuli multlingvecon en la membroŝtatoj per strategio kiu iru “trans la tradukadon”.      

Li ne akceptis la eblecon ekuzi komunan lingvon, similan al Esperanto, eĉ se tio ebligus komunikadon en pli simpla maniero.

- Mi kontraŭas, ĉar dum ni progresas direkte al integriĝo, ni devas konservi la diversecon. Tiu estas nia riĉo, kaj ni ne devas nin kompari kun Usono, li diris.

Dum sia vizito Leonard Orban vizitis ankaŭ lernejon, kiu partoprenas programon de la Madrida regiona registaro por dulingva edukado en la angla kaj hispana.
Leonard Orban el Rumanio estis la 12-an de decembro aprobita kiel nova ano de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri multlingveco. Li havas nur unu klare difinitan taskon, la respondecon pri multlingveco. Tiel unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kiu dediĉas sian plenan labortempon nur por prizorgi la lingvan politikon de la Unio.

Lige kun sia kandidatiĝo li diris, ke li subtenas la oficialan politikon, kiu celas kuraĝigi EU-civitanojn lerni du fremdajn lingvojn aldone al sia propra lingvo. Tamen ne estas difinite, kiujn fremdajn lingvojn oni unuavice lernu. Aldone li diris, ke li subtenas la tekstan tradukadon de filmoj, anstataŭ surparolado, por pliigi la kontakton de spektantoj kun aliaj lingvoj.
Dum sia vizito en Hispanio Orban atentigis, ke en kvin jaroj la kvanto de oficialaj lingvoj en EU duobliĝis, sed la homaj kaj ekonomiaj rimedoj bezonataj por funkciigi la multlingvecon de EU pliiĝis je nur 20 procentoj. La kreskanta superrego de la angla, kiu estas uzata por pli ol 70 procentoj el oficialaj dokumentoj de EU, ne zorgigas lin. Laŭ li temas pri “kutima proceduro”, kaj “pro efikeco” ne ĉiam eblas tradukado.

La oficialigo de la eŭska, galega, kataluna kaj valencia lingvoj en EU laŭ Orban tute dependas de Hispanio. La oficialigo povos okazi same kiel pasinjare oni oficialigis la gaelan, sed la registaro de la koncerna lando tion petos.

Unu respondo al 'EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton'

Aliĝu al la komentoj per RSS


  1. je la dato 2007-06-20 kaj horo 3:56

    Hmm, mia samlandano (Leonard Orban) ne subtenas Esperanton… Sed per tiu traktado de ĉiuj lingvoj, la angla ŝajnas gajni. Kaj mi tute ne volas vidi la anglan kiel la plej influa lingvo en la Eŭropa Unio. Eble la estonto oferigos pli bonajn soluciojn pri la lingva problemo de Eŭropa Unio.

Metu komenton

Vi devas eniri por komenti.